Jarlibro Internaciajn Organizojn

English Explanation

Explanatory comments in Esperanto on the Yearbook of International Organizations
This text last updated in 1997

AVERTO

  1. Amplekso:
    La Jarlibro provas pritrakti chiujn "internaciajn organizojn" lau vasta gamo da kriterioj. Ghi tial inkluzivas multajn grupojn kiuj lau pli malvasta difino povas esti konsiderataj ne tute internaciaj, au ne sufiche gravaj por esti inkludigitaj. Tiaj organizoj estas tamen inkludigitaj, por ebligi al la uzantoj fari sian propran takson lau siaj propraj kriterioj. Por iuj uzantoj tiuj organizoj povas esti ech pli interesaj.

  2. Fontoj:
    La priskriboj de la organizoj en tiu chi Jarlibro estas bazitaj sur informoj ricevitaj de pluraj fontoj. Prioritato estas normale donata al informoj ricevitaj de la organizoj mem, kvankam la redakcio klopodas kontroli la informojn che aliaj fontoj (periodajhoj, oficialaj dokumentoj, amaskomunikiloj ktp). La redakcio provas trovi kaj korekti eventualajn troigojn en la pretendoj de la organizoj (ekzemple nombro da membroj, bugheto, rilatoj kun aliaj organizoj, agado).

  3. Taksado:
    La fina taksado de la informoj prezentitaj chi tie devas esti lasita al la uzantoj de tiu chi volumo. Uzantoj povas jughi lau la pleneco de la priskribo, lau la kvanto da informoj konsiderataj indaj je mencio, lau la lasta dato je kiu oni ricevis informojn, kaj lau la organizotipo (A ghis F) aperanta post la dato. Oni devas kompreni ke iuj organizoj plene aktivas nur en perioda au malregula maniero -- kiel ekzemple kvindekjara kongreso, au organizo respondanta al specifa krizo.

  4. Suspektindaj organizoj:
    Iuj el la organizoj inkludigitaj estas tre suspektataj de aliaj organizoj, chu pro dubinda akademia sinteno, dubindaj valoroj, au kiel minaco al la publika ordo. La redakcio ne agas lau tiuj jughoj, kiuj povas esti kontraudirataj de aliaj. Tamen, kiam temas pri eta malplimulto de organizoj kiuj provas misgvidi per falsaj pretendoj, trompi, au praktiki kashitajn operaciojn, la redakcio strebas aldoni informojn atentigantajn pri la dubindaj aspektoj de tiuj organizoj. La fina takso estas lasita al la uzanto. Por evitigi konfuzon, shajne internaciaj organizoj kiuj ekzistas nur kiel publik-rilata aktiveco de iu individuo, estas listigitaj sed ne priskribitaj.

  5. Restrukturigho:
    La plej grandaj kaj plej kompleksaj organizoj ofte estas en daura procezo de restrukturigho. Tio chi pli gravigas la malfacilecon akiradi ghisdatajn informojn. Ofte okazas ke la respondeculoj pri la liverado de tiuj informoj estas au nesufiche informitaj pri la kompleksajhoj de sia organizo, au ne emas informi pli ol nur ghenerale, au ne sentas sin sufiche autoritataj por doni informojn pri evoluanta, politike sentiva strukturo. La redakcio tial uzas informojn de pluraj fontoj por prezenti tauge statikan bildon pri situacio kiu estas esence dinamika.

  6. Fidindeco de la fontoj:
    Char oni donas prioritaton al la membildo de la organizoj, kaj char duarangaj fontoj konfirmantaj tiun bildon ne chiam estas haveblaj au fidindaj, la redakcio ne povas akcepti respondecon pri eventualaj malghustajhoj en la informoj prezentitaj. La redakcio pardonpetas pri iu ajn malkonveno kiun tio povas kauzi al la uzanto.

  7. Cenzurado:
    La uzantoj devas konscii ke la redakcio spertas premadon fare de iuj internaciaj organizoj por malebligi aperigon de iaj informoj. Inter la kialoj por tiu premado estas:

    1. la organizo laudire ne apartenas al "internaciaj organizoj", eble char ghi estas neformala reto au char ghi iel transcendas la ordinaran organizadon de la internacia komunumo (ekzemple religiaj organizoj);
    2. la organizo estas de "neniu ebla intereso" al eksteruloj (ekzemple asocioj de stabanoj de la plej gravaj interregistaraj organizoj);
    3. mencio pri la organizo au pri ties normalaj rilatoj allogas malbonvenan atenton (ekzemple iuj armeaj organizoj en landoj kie la terorismo estas problemo);
    4. mencio pri la membraro de la organizo povas endangherigi ilin (ekzemple sindikatoj kun membroj en landoj kun gravaj problemoj pri homaj rajtoj);
    5. la organizoj deziras eviti nepetitan poshton, specife maldezirindajn reklamojn.

    Plej ofte la redakcio rezistas tian premon, sed en iuj kazoj la Jarlibra ero estas refrazigita pro konsidero al la koncerna organizo. Neniu ero, tamen, estis plene forigita pro tia premo.

  8. Landnomoj:
    La geografiaj nomoj uzitaj en tiu chi libro estas elektitaj lau koncizo kaj kutimo. Kie eble, la landnomo (au nomo de teritorio) preferata de la koncerna organizo estas uzita, se tio eblas ene de la limoj de la normoj necesaj por la poshto au por statistikaj celoj. Estas notinde ke iuj organizoj insistas pri la mencio de teritorioj sammaniere kiel de landoj, au pri la inkludigo de landoj au teritorioj ne rekonataj de aliaj organizoj. La redakcio ne deziras alpreni starpunkton rilate al politikaj au diplomatiaj implicoj de la geografiaj nomoj au kontinentaj grupigoj uzitaj. La senprecedenca politika aktiveco ekde 1990, kun la reunigho de Germanio kaj fundamentaj shanghoj en orienta Europo, kune kun la jugoslaviaj konfliktoj, estigas dubojn en la priskriboj pri iuj organizoj. Mallonge dirite: landoj menciitaj en la priskribo pri iu organizo tenas sian malnovan nomon kiam temas pri dato antau la shangho -- ekzemple urbetoj menciitaj rilate al eventoj antau 1991 ankorau havas kiel landon "German DR" au "Germany FR", dum pri postaj eventoj, simple "Germany". Landoj en adresoj estas menciitaj lau siaj aktualaj nomoj. Laueble oni ghisdatigis la membrolandojn, krom kiam temis pri interregistaraj organizoj de kiuj ni ricevis neniun konfirmon. Ekzemple, la membreco de novaj sendependaj landoj de iama Sovetunio estas nun indikita, kiam ghi estas konata. Kie membreco en iu antaua soveta respubliko ne estas klarigita, tiam la ekzisto de membroj en iama Sovetunio estas notita. Simile, estas mencioj pri (antaua) Jugoslavio same kiel pri (nunaj) Bosnio-Herzegovino, Slovenio, Makedonio, kaj Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro); ankau pri Chehhoslovakio, same kiel pri Chehha Respubliko kaj Slovakio.

    Alia transira grupigho estas Europa Unio, antaue Europa Komunumo, kaj ties institucioj. Kie novaj oficialaj nomoj estas konataj, tiuj estas inkludigitaj; sed ne chiuj mencioj en la teksto estas ghisdatigitaj. Simile, membreco de EU-institucioj estas nun pliigita al la 15 aktualaj EU-landoj kie tio chi estas konfirmita.
    Enhavo de la organizaj priskriboj

    La organizaj priskriboj en Volumo 1 aperas en alfabeta sinsekvo lau la unua nomo. Tio chi estas kutime en la angla, krom se ne ekzistas oficiala angla traduko au se la organizo aparte okupighas pri iu alia lingvo. Chiu priskribo estas ankau identigita per referencnumero por tiu chi eldono lau la alfabeto sinsekvo. La baza skemo uzata en la priskribo pri chiu organizo estas indikita sube. Che iuj grandaj kompleksaj organizoj kun multaj parte memstaraj sub-unuoj, tiaj unuoj estas priskribitaj en apartaj eroj (plej ofte kodigitaj por Tipo E au K).

La ero povas esti intence mallongita kiam:

  • nesufichaj informoj estas ricevitaj pro kiu ajn kialo, sed aparte kiam la organizo estas en formighanta fazo;
  • mallonga mencio estas adekvata por klarigi la econ de la organizo, au kial pli ampleksa priskribo ne estas inkludigita, au kial ghi ne estas transmetita al Tipoj A ghis D;
  • la organizo shajne ne aktivas au chesis ekzisti.

Notu ke neregistaraj organizoj de Tipo E listighas nur kun nomo kaj adreso.

  1. Numero de la organizo

    La numero dekstre de chiu nomo (ekzemple ¨00234) estas referencnumero kun neniu signifo krom kiel fiksita referencpunkto en la sinsekvo de organizoj en la Jarlibro. Indeksaj krucreferencoj aludas al tiu chi numero (por ke la uzanto ne devu memori longan organizan nomon). La sinsekvo de la organizoj tial ne havas specialan signifon, sed nur ebligas alfabetan aliron. La sama numero estas uzata en aliaj eldonajhoj de la Unio de Internaciaj Organizoj:

    • International Congress Calendar (Internacia Kongresa Kalendaro; kvarmonata)
    • Transnational Associations (Transnaciaj Asocioj; dumonata periodajho)
  2. Nomo de la organizo

    La oficiala anglalingva nomo kutime aperas en la unua loko, sekvate de mallongigoj au inicialoj se ekzistas tiaj. La angla nomo estas normale sekvata de la franca nomo kaj eventualaj inicialoj, kaj tiam, kiam haveblaj, la hispanaj kaj germanaj nomoj kaj inicialoj. Kie taugas, nomoj en aliaj lingvoj ankau aperas. Latina nomo, ekzemple, povas esti uzata anstatau la oficiala angla nomo. Kiam organizo ne havas oficialan nomon en la angla au franca, tiuj chi eble estas provizataj (krom se la organizo forte kontraustaras); asterisko (*) tiam sekvas la neoficiale tradukitan nomon. Organizoj povas esti trovataj en tiu chi volumo lau ajna oficiala nomo au mallongigo. La indekso en Volumo 3 ne nur listigas tiujn chi nomojn en alfabeta sinsekvo, sed ankau aranghas la anglajn kaj francajn nomojn tiel ke oni povas trovi ilin lau chiu signifa kapvorto.

  3. Chefadreso

    La chefadreso por korespondado, plej kutime la oficejo de la ghenerala sekretario au de la prezidanto, estas ensaltita sub la nomoj de la organizo. Retposhtaj adresoj kaj numeroj por telefono, fakso kaj telekso estas ankau donataj kiam haveblaj. La personaj nomoj de la oficistoj listigitaj en la adreso estas inkludigitaj en la precipa indekso en Volumo 3. Adreslokoj indeksighas lau lando en Volumo 2. Hejmpagho(j) de organizo indikighas post la adreso en la rubriko "Electronic Services" (Elektronikaj Servoj).

  4. Sekundaraj adresoj

    Tiuj chi estas enmetitaj en pli malgranda litertipo. Adresoj inkludigitaj tie chi estas registritaj oficejoj. kontinentaj regionaj oficejoj, informaj oficejoj, kaj adresoj por sekundara korespondado. Tiuj chi estas ankau indeksitaj lau lando en Volumo 2.

  5. Fondita/Establita

    La dato kaj loko de la fondo (au de la "establo" en la kazo de interregistaraj organizoj) indikighas sub tiu chi kapo. Se mankas preciza legha dato, la dato de la unua ghenerala kunveno estas donita. Aliaj informoj pri la historio kaj shanghoj en strukturo au nomo de la organizo estas ankau donitaj. Nomoj en kursivoj, inkluzive de alternativaj au antauaj nomoj, estas indeksitaj en la indekso de Volumo 3. Kiam alia organizo estas citita, ties nomo estas donita (plej ofte en la angla) kaj, post la nomo en krampoj, ties mallongigo kaj Jarlibra referencnumero indikanta kie priskribo de tiu organizo aperas. Se ne estas priskribo, klariga komento eble aperas.

  6. Celoj

    Precipaj celoj estas resumitaj, kie eble surbaze de la organizaj statutoj. En iuj kazoj kapvortoj aperas en kursivoj. Tiuj chi estas tiam uzataj por determini la klasigon de la organizo en Volumo 3.

  7. Strukturo

    La shlosilaj organoj kaj komisionoj de la organizoj listighas, kune kun indiko pri la ofteco de iliaj kunvenoj kaj pri la konsisto de ilia estraro. Foje la nomo de tia organo aperas en kursivoj; tiu chi estas tiam indeksita kiel citita nomo en la chefindekso de Volumo 3. Kiam alia organizo estas citita, aperas ghia nomo (kutime en la angla) kaj, post la nomo en krampoj, ghia mallongigo kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

  8. Lingvoj

    Oficialaj lingvoj kaj laborlingvoj uzataj de la organizo, kiam konataj. "Oficialaj lingvoj" estas kutime tiuj specifigitaj en la statutoj de la organizo.

  9. Stabo

    La nombro de volontuloj kaj pagataj stabanoj, kiam konata.

  10. Financoj

    Fontoj de financa subteno kaj la jarbugheto, kiam haveblaj. La nomo de patrona instanco povas esti citita lau nomo (kutime en la angla) kaj, post la nomo en krampoj, ghia mallongigo kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

  11. Konsulta statuso

    Kiam la organizo havas oficiale rekonatan rilaton al grava interregistara organizo, tio estas indikita. La mallongigo de chiu citita instanco estas donita, au ghia nomo, kutime en la angla, sekvate de la mallongigo en krampoj kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

  12. Rilatoj kun internaciaj registaraj organizoj

    Kiam la organizo havas specialan rilaton kun interregistara organizo, tio chi estas indikita. La mallongigo de chiu citita instanco estas donita, au ghia nomo (kutime en la angla) sekvate de ghia mallongigo en krampoj, kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

  13. Rilatoj kun internaciaj neregistaraj organizoj

    Kiam la organizo havas specialan rilaton kun internaciaj neregistaraj organizoj, tio estas indikita. Kiam alia organizo estas citita, aperas ghia nomo (kutime en la angla) kaj, post la nomo en krampoj, ghia mallongigo kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

  14. Aktivecoj

    Sub tiu chi kapo aperas resumo de la precipaj aktivecoj kaj programaj koncernoj de chiu organizo. Speciala emfazo estas donita al disvolvaj aktivecoj se ekzistas tiaj. En iuj kazoj la nomo de rilata instanco aperas en krampoj. Kiam alia organizo estas citita, ghia nomo estas donita (kutime en la angla) kaj, post la nomo en krampoj, ghia mallongigo kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

  15. Eventoj

    Dato kaj loko de jam okazintaj kongresoj au aliaj eventoj (ekspozicioj, seminarioj ktp), kaj de estontaj eventoj. (Por pliaj detaloj, vidu la kvarmonatan kalendaron International Congress Calendar). Tiaj prieventaj informoj estas ekstratitaj en du specialajn indeksojn lau dato kaj loko de la evento (haveblaj rekte de la redakcio).

  16. Eldonajhoj

    Titoloj de chefaj periodaj kaj neperiodaj eldonajhoj produktataj. Titoloj kiuj aperas en kursivoj estas ekstratitaj en Volumo 4 de la Jarlibro, International Organization Bibliography Resources (Bibliografiaj Provizoj de Internaciaj Organizoj).

  17. Informaj Servoj

    Nomoj de bibliotekoj, datenaroj kaj konsultaj servoj en la biblioteka/eldona kampo provizataj de la organizo. Lokoj/paghoj en la Interreta Tut-Tera Teksajho listighas post la adreso de la organizo.

  18. Membroj

    Kategorioj de membreco kaj nombroj de membroj. Tio chi inkluzivas, kie havebla, la listo de landoj reprezentataj au en kiuj membroj trovighas. Indekso lau lando de membreco aperas aparte en Volumo 2. Kie alia organizo estas citita, ghia nomo estas donita (kutime en la angla) kaj, post la nomo en krampoj, ghia mallongigo kaj ghia Jarlibra referencnumero ktp, kiel priskribite sub "Fondita/Establita".

    Noto: Denove, la geografiaj nomoj uzitaj en tiu chi libro estas elektitaj lau koncizo kaj kutimo. Kie eble, la landnomo (au nomo de teritorio) preferata de la koncerna organizo estas uzita, se tio eblas ene de la limoj de la normoj necesaj por la poshto au por statistikaj celoj. Estas notinde ke iuj organizoj insistas pri la mencio de teritorioj sammaniere kiel de landoj, au pri la inkludigo de landoj au teritorioj ne rekonataj de aliaj organizoj. La redakcio ne deziras alpreni starpunkton rilate al politikaj au diplomatiaj implicoj de la geografiaj nomoj au kontinentaj grupigoj uzitaj.

  19. Dato

    La lasta linio de la ero povas inkluzivi daton indikantan la lastan daton je kiu informoj estis ricevitaj. Tri formoj estas uzataj:

    • 1996.02.16 indikas ke la koncerna organizo kontrolis la eron kaj resendis ghin je tiu dato;
    • 1995 indikas ke la koncerna organizo ne estas kontrolinta la eron lastatempe, sed informoj estas ricevitaj en tiu jaro de alia fonto;
    • datoj antau 1993, au neniu dato, tre povas esti unua indiko ke organizo farighis neaktiva.

Post la dato estas litero indikanta la tipon de organizo.

Literkodoj:

Iuj tipo-kodoj estas antauitaj de unu au du minusklaj literoj. Tiuj havas la jenajn signifojn:

    b = duflanka

    c = konferenca serio

    d = malfondita, dormanta

    e = komerca entrepreno

    f = fondajho, fonduso

    j = esplorinstituto

    n = antaue internacia organizo, nun nacia lau amplekso

    p = proponita organizo

    s = informoj suspektindaj

    v = nur individua membreco

    x = neniu lastatempaj informoj ricevitaj

    y = internaci-organiza membreco

Interregistaraj organizoj havas la tipokodon sekvatan de asterisko (*).

Tipoj de organizoj

Enkonduko

Lau la nuna sistemo organizoj estas kodigitaj lau tipo en la jena maniero:

  • A = federacioj de internaciaj organizoj;
  • B = organizoj kun universala membreco;
  • C = organizoj kun interkontinentaj membreco;
  • D = organizoj kun regione difinita membreco;
  • E = organizoj fontantaj de lokoj, homoj au aliaj organizoj;
  • F = organizoj kun speciala formo, inkluzive de fondajhoj kaj fondusoj;
  • G = naciaj organizoj kun internacia orientigho;
  • H = neaktivaj au malfonditaj internaciaj organizoj;
  • J = lastatempe raportitaj au proponitaj internaciaj organizoj;
  • K = akcesoraj kaj internaj organizoj;
  • N = naciaj organizoj (ne listigitaj en tiu chi eldono);
  • R = Religiaj ordenoj, fratularoj kaj sekularaj institutoj;
  • S = memstaraj konferencaj serioj;
  • T = plurpartiaj traktatoj kaj interkonsentoj;
  • U = aktuale neaktivaj nenormalaj organizoj (menciitaj sed ne listigitaj en tiu chi eldono).

La kriterioj por elekto de organizoj por Tipoj A ghis D restas senshanghaj de pli fruaj eldonoj, kvankam suplementaj gvidlinioj estas nun disvolvitaj por asigni organizojn al tiuj chi tipoj. La neshanghitaj kriterioj komunaj al Tipoj A ghis D estas diskutitaj sube, sekvate de ekzameno de la pli larghaj kriterioj aplikitaj al Tipoj E ghis U.

Tipoj A ghis D: Normalaj organizoj

La maniero selekti organizojn por inkludo en en tiu chi Jarlibro estis unue disvolvita de la Unio de Internaciaj Asocioj por la Annuaire de la Vie Internationale (Jarlibro de la internacia vivo; 1809-1909, 1910-1911). Ghi estis plu disvolvita post 1945 por la fruaj eldonoj de la Yearbook of International Organizations (Jarlibro de internaciaj organizoj). La maniero estis aprobita de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (ECOSOC) en 1950 kaj en 1953 (vidu apendicon 10). La Ekonomia kaj Socia Konsilio, konsiderante tiujn chi aferojn en 1950, mem klarigis la distingon inter interregistaraj kaj internaciaj neregistaraj organizoj jene:

  1. Registaraj

    La starpunkto de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN rilate al interregistaraj organizoj estas implicita en ties Rezoluzio 288 (X) de 27 februaro 1950: "Ajna internacia organizo kiu ne estas establita per interregistara interkonsento estos konsiderata neregistara organizo por la celo de tiuj chi aranghoj." La rezolucio koncernis la implementadon de Artikolo 71 de la Charto de Unuighintaj Nacioj pri konsulta statuso de neregistaraj organizoj, kaj ghi estis plivastigita per Rezolucio 1296 (XLIV) de 25 junio 1968: "...inkluzive de organizoj kiuj akceptas membrojn designitajn de registaraj autoritatoj, kondiche ke tia membreco ne interferas kun la libera esprimado de starpunktoj fare de la organizoj."

    La afero estas komplikita de tio ke lau Artikolo 12 de la regularo de la Ghenerala Asembleo de UN (efektiviganta Artikolon 102 de la Charto), la Sekretariato eldonas (en UN Treaty Series, la Traktata Serio de UN) chiun dokumenton donitan al ghi de membroshtato, kiam "lau tiu partio la dokumento estas traktato au internacia interkonsento lau la difino de Artikolo 102" (Noto en UN Treaty Series, Vol. 748). La terminoj "traktato" kaj "internacia interkonsento" estas difinitaj nek en la Charto nek en la regularo. Plie: "La Sekretariato komprenas ke ghia ago ne donas al la dokumento la statuson de traktato au internacia interkonsento se ghi ne jam posedas tiun statuson..." Tiu chi malfacilo estas pliigita de la prokrastoj (ofte multjaraj) antau ol traktato eldonighas en la Traktata Serio.

    Pliaj komplikajhoj rezultas el:

    • la kreskanta nombro de "internaciaj interkonsentoj" en kiuj unu au pli el la partioj estas konsistiga shtato (ekz. Kebekio) de federacia shtatsistemo (ekz. Kanado); tiu chi afero ne estis solvita de la Viena Konvencio pri la Juro de Traktatoj (Vieno, 1969);

    • duflankigo de traktatoj kiam pluraj shtatoj kune agas por helpi alian shtaton lau "plurflanka" traktato subskribita de ili chiuj;

    • interkonsentoj en kiuj unu el la partioj estas mem interregistara organizo (tiel "plurflankiganta" la interkonsenton) aganta por establi interregistaran instituton en specifa lando (tiel "duflankiganta" la interkonsenton), de kiu la registaro estas unu el la partioj al tiu interkonsento (ekz. multaj Unesko-interkonsentoj kun unuopaj disvolvighantaj landoj por establi regionajn esplorcentrojn);

    • - interkonsentoj subskribitaj en la intereso de naciaj registaraj instancoj au fakoj kiuj, en la kazo de pure teknikaj aferoj, eble ne plene enplektas la shtaton; la rezultaj organizoj foje tiam difinas sin "neregistaraj".

    En la praktiko, do, la redakcio supozas ke organizo estas interregistara se ghi establighis per subskribo de interkonsento estiganta devojn inter registaroj, chu au ne tiu interkonsento iam eldonighas. Se organizo deklaras sin neregistara, ghi estas akceptita tia de la redakcio.

    Chiuj organizoj establitaj per interkonsentoj al kiuj tri au pli shtatoj estas partioj, estas tial inkludigitaj. Sekve al la adopto de Rezolucio 334 (XI) de 20 julio 1950 (vidu Apendicon 10), estis interkonsentite kun la UN-Sekretariato en Novjorko ke organizoj venantaj el duflankaj interkonsentoj devus ne esti inkludigitaj en la Jarlibro (kvankam ili eble inkludighas en Tipo G).

  2. Neregistaraj

    La problemo pri identigo de allaseblaj neregistaraj organizoj estas pli malfacila. Rezolucio 288 (X) neniel provas klarigi pri kio estas celata per la termino "internacia organizo". Redakcia sperto estas montrinta ke estas utile konsideri sep aspektojn de la vivo de organizo kiel indikilojn pri la allaseblo de organizo. Tiuj chi estas notitaj sube.

  1. Celoj:

    La celoj devas esti efektive internaciaj lau sia karaktero, kun montrata intento agi en almenau tri landoj. Pro tio, organizoj kiel la Internacia Agad-Komitato por Protekti la Nubiajn Monumentojn, au la Angla-Sveda Societo, estas ekskludigitaj. Societoj dedichitaj nur al honorigo de la memoro pri apartaj individuoj estas tial same neallaseblaj, ech se ili estas farintaj gravajn kontribuojn al la internacia komunumo.

  2. Membroj:

    Devas esti individua au kolektiva partopreno, kun plenaj vochdonaj rajtoj, de almenau tri landoj. Membreco devas esti akirebla de iu ajn tauge kvalifikita individuo au grupo en la agadsfero de la organizo. Fermitaj organizoj estas tial ekskludigitaj, kvankam la situacio ighas ambigua kiam nur unu membro estas permesata por chiu unuopa lando de la organizo, tiel efektive fermante la organizon al aliaj kvalifikitaj individuoj au grupoj en tiu lando. Vochdona potenco devas esti tia ke neniu nacia grupo povas regi la organizon. Naciaj organizoj kiuj akceptas eksterlandanojn kiel membrojn estas tial ekskludigitaj, same kiel neformalaj sociaj movadoj, kaj religiaj ordenoj au komunumoj regataj lau hierarkia bazo.

  3. Strukturo:

    La konstitucio devas provizi formalan strukturon donantan al la membroj la rajton periode elekti regantan instancon kaj oficistojn. Devas esti konstanta sidejo kaj provizo por daureco de funckiado. Tial la ekskludo de provizoraj komitatoj au la organiza komitato de unuopa internacia kunveno, kvankam konstantaj komitatoj kiuj ligas serion de kunvenoj estas allaseblaj.

  4. Oficistoj:

    La fakto ke dum iom da tempo la oficistoj estas chiuj de la sama nacieco, por faciligi estrajn aktivecojn, ne necese malkvalifikas la organizon, sed en tiu chi kazo devus okazi shanghigho, je designitaj intervaloj, de sidejo kaj oficistoj inter la diversaj membrolandoj.

  5. Financoj:

    Signifaj kontribuoj al la bugheto devas veni el almenau tri landoj. Tial la ekskludo de la multaj "internaciaj" sindikatoj kaj societoj funkciantaj en Nord-Ameriko per bughetoj venantaj preskau tute de la usonaj membroj (vidu Tipon G). Devas esti neniu provo krei profitojn por distribuo al membroj. Tio chi ne ekskludigas organizojn kiuj ekzistas por helpi membrojn mem pli profiti au plibonigi sian ekonomian situacion (ekz. sindikatoj au komercaj asocioj); sed ghi ja ekskludigas internaciajn negocajn entreprenojn, investajn firmaojn au kartelojn. La distingo inter komerca asocio kaj kartelo estas ofte neklara; en la praktiko oni uzas la eksterajn rilatojn de la organizo kiel gvidlinion.

  6. Rilatoj kun aliaj organizoj:

    Grupoj formale ligitaj kun alia organizo ne estas necese ekskludigitaj, sed devas ekzisti atestoj ke ili gvidas sendependan vivon kaj elektas siajn proprajn oficistojn. Internaj au akcesoraj komitatoj, nomumitaj de kaj raportantaj al unu el la konsistigaj instancoj de iu organizo, estas ekskludigitaj.

  7. Aktivecoj:

    Atestoj pri aktuala aktivado devas esti alireblaj; organizoj kiuj shajnas esti neaktivaj ekde pli ol kvar jaroj estas fine traktataj kiel dissolved (malfonditaj) au dormant (dormantaj), kaj transmetitaj al Tipo H, kun la indiko no recent information (neniu lastatempa informo).

  8. Aliaj kriterioj:

    Neniuj kondichoj estas starigitaj pri grandeco au "graveco", chu lau nombro de membro, grado da aktiveco au financa forto. Neniuj organizoj ekskludighas pro politikaj au ideologiaj kialoj, nek estas konsiderataj la kampoj de intereso au agado. La geografia loko de la sidejo kaj la terminologio uzata en la nomo de la organizo (chu "komitato", "konsilio" ktp) estas simile taksataj senrilataj por la determino pri allaseblo. Organizoj kies nomoj indikas specialighintan funkcion (ekz. "fondajho", "tribunalo") estas, tamen, metitaj en Tipon F.

Tipoj E ghis H kaj N: Aliaj grupoj

Organizoj ekskludigitaj de Tipoj A ghis D estas inkludigitaj en Tipoj E ghis H au N pro unu au pli el la jenaj kialoj:

  1. se la haveblaj informoj sugestas vershajnecon ke kiam pliaj informoj estas akiritaj, la kvalifikiteco de la organizo por inkludo en Tipoj A ghis D estos konfirmita;

  2. se la informoj ghenerale haveblaj pri la organizo (kiel ekz. en la gazetaro) kreas la impreson (ekz. per la elekto de nomo, au la imago projekciata de la organizo) ke la organizo konformighas al la supraj kriterioj, kiam fakte pliaj informoj indikas ke ne estas tiel;

  3. se temas pri duflanka registara organizo kiu povas esti konfuzata kun plurflankaj grupoj;

  4. se eblas ke informoj pri la ekzisto de la organizo (ekz. registrigho en registaraj bultenoj, patronado de kunveno) eble ne estos egaligataj au sekvataj de plua au daura aktiveco;

  5. se organizo antaue en Tipoj A ghis D shajnas post kelkaj jaroj esti nur iomete aktiva au tute neaktiva;

  6. se la sidejo estas nekonstanta au ofte translokata al malsamaj adresoj (kun malmulta provizo por daureco) tiel ke ekzistas malfacilo je reteno de poshta kontakto kaj malmulta konscio de ghia ekzisto inter organizoj en la sama kampo;

  7. se la organizo estas kutime citata en specialighintaj adresaroj au interregistaraj studoj pri internaciaj organizoj, au se ghi estas taksata "internacia" de iuj au konscie strebas krei la impreson ke ghi estas tia;

  8. se informoj pri la organizo iel ajn sugestas ke ghi devus esti registrita en la intereso de uzantoj de adresaroj pri "internaciaj" organizoj.

La efiko de tiu chi politiko estas notita sube por chiu el la organizaj ecoj menciitaj supre.

  1. Celoj:

    Se la nomo de la organizo sugestas ke la celoj eble estas internaciaj lau sia karaktero, ghi estas inkludigita. Tio chi aplikighas chu au ne la aktivecoj koncernas specifan subnacian geografian areon au la ligon inter specifa lando kaj unu au pli aliaj landoj. Evidente duflankaj organizoj estas ekskludigitaj (krom en la kazo de interregistaraj grupoj), kvankam naciaj au duflankaj organizoj kun internaciaj programoj (ekz. help-programoj) povas esti inkludigitaj. Organizoj kies nomoj mencias la nomon de individuo, alia organizo au loko estas inkludigitaj tie chi, kvankam ili alie estus inkludigitaj en Tipoj A ghis D.

  2. Membroj:

    Se la nomo de organizo sugestas ke ghia membraro eble estas lau karaktero internacia, ghi estas inkludigita. Grupoj kiuj estas klare naciecaj estas tamen ekskludigitaj ech se ili havas eksterlandajn membrojn (krom kie tiaj grupoj estas rekonataj kiel internacie signifaj de interregistara organizo por konsultaj celoj). Neniu atento estas donata al la maniero en kiu membroj partopenas en la regado de la organizo, se entute. Ne-membraj organizoj povas tial esti inkludigitaj.

  3. Strukturo:

    Neniu atento estas donata al la formala strukturo, se ekzistas iu. Neformalaj sociaj movadoj kaj provizoraj grupoj estas tamen ekskludigitaj krom se ekzistas konstanta oficejo kaj daureco tra periodo de pli ol unu jaro. Serio de periodaj kunvenoj povas esti inkludigitaj kiel discontinuous body (nekontinua grupo).

  4. Oficistoj:

    Neniu atento estas donata al la nacieco de la elektitaj au nomumitaj oficistoj de la organizo.

  5. Financoj:

    Neniu atento estas donata al la fonto de la organiza financado. Naciaj fondajhoj distribuantaj monrimedojn internacie povas tial esti inkludigitaj. Porprofitaj organizoj povas esti inkludigitaj, sed nur kiam ili aspektas (lau la nomo) esti neporprofitaj (kaj internaciaj) lau karaktero; plurnaciaj registaraj enterprenoj estas inkludigitaj. Shipaj/ekspedaj/sharghtransportaj konferencoj estas inkludigitaj nur kiam la nomo povus esti konfuzita kun normala organizo.

  6. Rilatoj kun aliaj organizoj:

    Grupoj havantaj specialan organisman au juran ligon al alia organizo (per kiu ili eble estis kreitaj) inkludighas tie chi anstatau en Tipoj A ghis D. Tio aplikighas aparte al funkciaj kaj regionaj unuoj de grandaj organizoj, sed kutime nur kiam la nomo shajnus implici ke ili estas sendependaj, au kie la grado de memstareco estas neklara. Internaciaj neregistaraj instancoj speciale kreitaj por kunordigi komercajn, industriajn au profesiajn interesojn ene de Komuna Merkato (ekz. la multaj instancoj tiaj ene de la landoj de la Europea Komunumo) inkludighas tie chi pro du kialoj: unue, lau la grado je kiu tiaj komunumoj konsistigas estighantajn federaciojn, la neregistaraj instancoj perdas sian internaciecon; due, iuj el ili estas nur subkomitatoj de aliaj instancoj kun pli vasta geografia membraro.

  7. Aktivecoj:

    Atestoj pri aktuala agado devas esti haveblaj. Organizoj kiuj estis en Tipoj A ghis D je iu tempopunkto sed kiuj de tiam ighis neaktivaj au chesis ekzisti estas tamen inkludigitaj. Organizoj en procezo de formigho povas ankau esti inkludigitaj.

  8. Aliaj kriterioj:

    Kiel che kazoj A ghis D, neniuj kondichoj estas starigitaj pri grandeco au "graveco", chu lau nombro de membroj, grado da aktiveco au financa forto. Neniuj organizoj estas ekskludigitaj pro politikaj au ideologiaj kialoj, nek estas la kampoj de intereso au agado konsiderataj. La geografia loko de la sidejo kaj la terminologio uzata en la nomo de la organizo estas konsiderataj simile senrilataj. Specife:

  • chiuj organizoj enkorpigantaj la nomon de loko, persono au alia organizo en siaj nomoj lokighas en Tipo E (kun escepto de iuj interregistaraj instancoj);
  • chiuj bankoj, fondajhoj kaj fondusoj lokighas en Tipo F;
  • organizoj kies nomoj inkluzivas nomon de sanktulo (krom se ili estas religiaj ordenoj kaj tial metitaj en Tipon R), kune kun iuj nekutimaj strukturoj, lokighas en Tipo F.

Tipo R, S kaj T: Specialaj tipoj

  1. Tipo R:  Uzita por religiaj ordenoj, fratularoj kaj movadoj (el kiuj iuj inkludighis en Tipo F en pli fruaj eldonoj).

  2. Tipo S:  Uzita por internaciaj konferencaj serioj kun aparta nomo kaj establita periodeco, kiuj ne estas la respondeco de ajna aparta konstanta organizo. Tiuj chi povas funkcii kiel organizaj anstatauajhoj.

  3. Tipo T:  Uzita por plurflankaj traktatoj kaj interkonsentoj kiuj ne estigis administrantan interregistaran organizon. Kiel organizaj anstatauajhoj ili povas esti konsiderataj "automatigitaj organizoj".

Tipoj J, K kaj U: Suplementaj informoj

Tiuj chi tipoj estas enkondukitaj kiel aldona gvidilo por uzantoj.

  1. Tipo J:  Indikas nomojn de shajne internaciaj organizoj kies kreo estas lastatempe raportitaj au proponitaj, sed por kiuj neniu plua informo estas akirita.

  2. Tipo K:  Indikas konsistigajn instancojn ene de selektitaj kompleksaj internaciaj organizoj. Ili eble posedas gradon da memstareco kaj, se pliaj informoj estus haveblaj au se ili havus pli da sendependaj aktivecoj, ili eble alie aperus en Tipo E (au eble Tipo F).

  3. Tipo U:  Indikas nomojn de organizoj, antaue klasigitaj kiel Tipoj E ghis G, sed kiujn oni scias esti malfonditaj au pri kiuj estis neniu novajho jam de kelkaj jaroj. Ankau naciaj organizoj kun "internaciaj nomoj" kiuj estas chesintaj aktivi, povas esti inkludigitaj tie chi.

Neregistaraj organizoj de Tipo E kaj chiuj organizoj de Tipo R listighas nur kun adresoj kaj ne havas plenajn priskribojn. Organizoj de Tipoj G, H, J, K, S kaj T estas nur listigitaj; neniu priskriba ero estas provizita. Interregistaraj organizoj de Tipo U estas listigitaj. Aliaj organizoj de Tipo U kaj Tipo N ne estas inkludigitaj en tiu chi eldono krom por statistikaj celoj.